La Kapitulo kunvenos en Lombardio

HeKo 709 2-C, 14 maj 19

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenos en Lombardio tuj antaŭ la parlamenta sesio, kunvokita al la urbodomo de Salò, 24 majo 2019.

La Konsulo proponos la envenon en la Kapitulon de sen. Riichi Karibe, kiu tiel iĝos la unua aziano dum la historio de la Civita ekzekutiva povo. Li transprenus la oficon de vickonsulo pri financoj, dum sen. Marie-France Conde Rey transirus al la posteno de vickonsulo pri klerigado, ĝis nun vaka. Oni ne antaŭvidas ŝanĝon ĉe la prezido de fondumo Pro Esperanto. La nomumoj estos definitivaj post la ratifo de la Senato.

Konsultinte la senatajn grupestrojn, la Konsulo intencas submeti al la Senato la anoncon pri kunvoko de la elektoj, kun unu- aŭ eĉ dujara fruo kompare kun la normala mandato de la leĝodona povo. La ĉeso de la senata mandato kuntrenus ankaŭ la ĉeson de la mandato por la alia branĉo de la Parlamento.

“Kiel Vickonsulo mi transprenis la konsulecon post la demisio de c-ino Chamberline Nguefack, en decembro 2017. Mia unua tasko en tiu ĉi kazo estas prepari la novajn elektojn”, klarigas prof. Giorgio Silfer. “Ili povus okazi en 2021, laŭ la daŭro de la nuna mandato, aŭ pli frue, sed ĉiam je Zamenhofa Tago. Se la grupoj sentas sin pretaj, kun propraj ĉefkandidatoj, ne indas atendi.”

Pli fruaj elektoj povus ankaŭ koincidi kun unu aŭ du enketaj referendumoj, pri kiuj decidos la Senato: malgraŭ sia rajto tiurilate, la Konsulo preferas havi la aprobon de la Senato, por ke eblu escepti pri la dato de la referendumo(j) kaj pri la dato de la ĝenerala censado (kutime en ĉiu kvina jaro).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.