La Kapitulo kunvenos en Svislando

HeKo 489 8-C, 7 aug 11

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo, 18 aŭgusto 2011. En la tagordo elstaras la preparo de la elektoj por la Senato.

Temos pri la lasta Kapitulo prezidata de la nuna Konsulo: sen. Giorgio Silfer rekandidatos por la Parlamento (por ke la esperanta popolo juĝu lian konsulan aktivecon) sed ne en la unuaj du postenoj de la Verda Listo.

La nuna Kapitulo daŭros ĝis marto 2012, kiam la nova Konsulo anoncos al la nova Senato la nomojn de la nova Kapitulo, okaze de la inaŭgura parlamenta sesio (probable en Bruselo, ĉe la EU-Parlamentejo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.