La Kapitulo preparas laboreman Parlamenton

HeKo 632 1-C, 25 jan 17


La Kapitulo skajpe kunvenis hieraŭ, unuafoje sub la prezido de la eniranta Konsulo, pro foresto de sen. Marie-France Conde Rey.

La Vickonsulo raportis pri sia restado en Bruselo, kun diversaj gravaj rendevuoj: ĉe UNPO, ĉe Civila Servo Internacia, ĉe EU-Parlamento. La rendevuoj trafis pozitivajn rezultojn sur la fronto de la eksteraj rilatoj.

Afriko daŭre altiras la atenton de la Kapitulo, des pli post la publika deklaro pri afrikaj kongresoj de esperanto, fare de s-ro Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA.

La jarkalendaro kaj la parlamenta agendo ricevis apartan pritrakton. La orientiĝo de la nova Konsulo estas aprobi novajn normojn jam en aprilo 2017.

(HeKo 632 1-C, 25 jan 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.