La Kapitulo registras progresojn en diversaj fakoj

HeKo 771 5-C, 15 sep 21

La Kapitulo kunsidis hodiaŭ telematike, sub la prezido de la Konsulo. Kiel kutime, ĉeestis ĉiuj membroj de la ekzekutivo, escepte de sen. Julio Herrero, konstante malsana aŭ/kaj izolita en kampardomo pro la pandemia timo.

Post enkonduka analizo, la Kapitulo decidis rekunsidi 29 septembro 2021 por pritrakti du specifajn temojn: Bibliotekoj (sen. Conde Rey) kaj Civila Esperanta Servo (sen. Blanco). La du studgrupoj estos malfermitaj al la senataj grupestroj kaj al koncernataj aktivuloj.

Sen. Giorgio Silfer, vickonsulo pri financoj, transdonis informojn el la Civita banko pri nemoveblaĵoj en Iberio kaj Skandinavio. La Konsulo rekomendis prepari kontrakton por la kunlaboro de nova stabanino, aktivonta ĉe la Orienta Legacio en Budapeŝto: la kontrakto ekos per trimonata provperiodo kaj kompletigo de trejnado.

La Kapitulo ĝojas pri du novaj projektoj rilate al denaskismo: la unua numero de “Gepatra Bulteno” estas prespreta kaj dissendiĝos kiel suplemento al la oktobra numero de “Heroldo de Esperanto”; kunlabore kun Esperanta Naturamikaro, Kultura Centro Esperantista organizos en Ĉaŭdefono Renkontiĝon de Esperantistaj Familioj en 2023.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.