La Kapitulo solidaras al la kordonita Lombardio

HeKo 729 9-C, 9 mar 20

La viruso origininta el Popola Ĉinio atingis interalie Eŭropon kaj plej infektis Lombardion kaj najbarajn provincojn, kie ekestis pli kaj pli severa sanitara kordono, eble kun ioma troigo de la aŭtoritatoj, kiuj tiel kvarantenigas sen lazareto milionojn da homoj, kvazaŭ Romo estus Pekino, en diktatura lando.

Lombardio estas aparte kara al la esperanta kulturo: interalie en Milano fondiĝis la literatura rondo “La Patrolo” kaj dum multaj jaroj situis la redaktejo kaj/aŭ la presejo de “Literatura Foiro” kaj de multaj valoraj libroj, krome estis (kaj daŭre estas) la produktejo de ĉiuj kasedoj, kompaktaj diskoj kaj “Esperanta Songazeto”; ankaŭ ĉiuj filmoj de LF-koop estis multobligitaj en Milano.

Multaj rezidantoj en Lombardio havas la esperantan civitanecon, kaj kelkaj el ili estas parlamentanoj, tri eĉ senatanoj de la Esperanta Civito. Komunikis c-ano Carlo Minnaja: “Kvankam la statistikoj ĉe mi ne indikas tragikecon, por limigi/kunteni la disvastiĝon de la kronviruso ĵusa dekreto de la itala registaro malpermesas al ĉiuj loĝantoj de dekkelko da italaj provincoj, inter kiuj Padova, eliri el la hejmo krom pro absoluta neceso provianta, urĝlabora kaj enhospitaliga. Ĉio haltas, lernejoj, teatroj, ceremonioj inkluzive funebrajn, vendejoj se la spaco ne ebligas almenaŭ unumetran distancon inter la klientoj. Hospitaloj superŝutitaj, oni revenigas al la laboro milojn da emeritiĝintajn doktorojn kaj sanasistantojn kaj oni dungas kelkcent novajn. Retaliro, telefono kaj hejma akvo ankoraŭ funkcias.”

La Kapitulo esprimas sian solidarecon al la Civitanaro en la trafita teritorio, fakte ekonomia motoro por la tuta Italio, kaj forte esperas ke la situacio ne degeneros laŭ la sagaca distopio de Jose” Saramago “Eseo pri la blindeco” (1995, romano bedaŭrinde ne tradukita al esperanto):

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.