La kato nur pordeliren, la ratoj jam eltrue

HeKo 604 8-A, 26 jun 16

Malprobable la eliro de Britio influos la lingvopolitikon en Eŭropa Unio, sed certe ĝi jam vekas perturbojn ene de Universala Esperanto-Asocio.

“Memkompreneble UEA devas ĉiam proponi, ke Esperanto fariĝu laborlingvo de Eŭropa Unio kaj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ni tion devas konstante ripeti”, deklaras Dietrich Weidmann, kiu plu emfazas:

“Tio estas la celo de Esperanto, kaj estas simple perfido al nia afero (mi eĉ diru “sankta afero”), se oni rezignas pri tiu ĉi celo. Tio ekzakte estas la sinteno de la manifesto de Raŭmo, kaj tiun sintenon mi kondamnas. Neniam homoj kun tia sinteno progresigis nian asocion.” La plej lasta aserto estas prava: la raŭmistoj ne zorgas pri la progresigo de unu asocio, ili progresigas esperanton kaj ĝian parolkomunumon.Plu minacas la svisa UEA-komitatano, per sia verde farbita pafilo: “Kiu ne klare deklaras, ke li aŭ ŝi kredas al la kapablo de Esperanto fariĝi la universala lingvo, kaj ke tio estas la ĉefa kaj unika [ununura?] rekta celo de la Esperanto-movado, tiu ne taŭgas por la posteno en la estraro de UEA”. Tamen grandanime Weidmann aldonas: “Tiaj homoj memkompreneble povas tamen fari siajn valorajn kontribuojn, sed en la estraro ni bezonas kredantojn kaj ne nekredantojn!”Fine, lia haŭbizo estas cele preta: “Kiu el la estraranoj dum UK ne respondos al la demando ĉu vi kredas al la fina venko de Esperanto?> per klara JES!, tiun mi jam nun petas anonci sian demision kaj disponigi sian oficon al homoj, kiuj kredas al nia afero!”La estraro de UEA reagis per Martin Schäffer kaj Stefan MacGill, kaj verdire ne kapablis argumenti kontraŭ tioma deliro. Ĉu ni sugestu respondon? Kara Diĉjo, vi estas ĝuste la karikatura tipo de finvenkisto, kiun la raŭmistoj bezonas por pravi…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.