La KCE-Komitato aplaŭdas delegacian sukceson

HeKo 906 6-B, 10 apr 26

La Komitato de KCE kunsidis en pleno hodiaŭ en Ĉaŭdefono, kun la telematika partopreno de la eksterlandaj membroj, sub la prezido de c-ano Stano Keable: temis pri la lasta kunsido antaŭ ol la Asembleo, kunvokita por la komenco de majo.

La diskuto enfokusiĝis precipe pri la raportoj de sen. Lorena Bellotti kaj c-ano Giacomo Comincini, delegitaj al kunvenoj de ALTE, ĵusa en Tesaloniko kaj baldaŭa en Munkeno, kun influo al rilatoj al Konsilio de Eŭropo. Aparte rimarkinda estas la intereso pri la nova koncepto de “ius sermonis”, sur kiu baziĝas la Esperanta Civito, alportita de la raŭma revolucio en lingvopolitiko. La dokumenta materialo, preta en la angla kaj baldaŭ en la alia oficiala lingvo de KdE (franca), estas tre valora por informado.

KCE fakte agas kiel brako de la Civita konsorcio en eŭropaj eksteraj rilatoj, danke al la lingvotesta sistemo kiun ĝi administras, la sola sesnivela pri esperanto (direktivo Mühlemann).

La Komitato konstatis la pozitivan partnerecon de KCE kaj EIE: Esplora Instituto de Esperantologio jam havas propran vivon en Svedio, sed la komencaj semajnoj de ĉiu semestro (katedroj pri literaturo kaj pri lingvistiko) okazos en la Helvetia Esperanto-Domo, dum la akademia jaro 2026/27.

— KCE-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.