La KoKuSo ekdifinis la Verdan Liston 2011

HeKo 490 6-C, 14 aug 11

Hodiaŭ kunvenis en Ĉaŭdefono la KoKuSo de la Verda Listo, en fizika alesto de ĉiuj siaj membroj, nome Perla Martinelli, Bertil Nilsson kaj Walter Zelazny. Estis tuj konsulteblaj ankaŭ la eliranta Konsulo kaj la ĉefkandidato al la konsuleco.

La KoKuSo formaligis la du ĉefkandidatojn: 1) Marie-France Conde Rey; 2) Ljubomir Trifonĉovski. Ĝi ankaŭ formaligis la rekandidatigon de Agneta Emanuelsson, Jarl Hammarberg, Julio Herrero, Chamberline Nguefack, Giorgio Silfer, Walter Zelazny. Ĉiuj kandidatoj, post la du unuaj, estos enlistigitaj laŭ alfabeta vico.

Sen. Perla Martinelli preferus esti forumano (por la revuo “Femina”), sekve ŝia pozicio ne estas difinita. Same ne estas difinita la pozicioj de Giulia Gagliardi, Nico Grisafi kaj Elena Grisafi Favre, kiuj kandidatis en 2006. La KoKuSo kontaktos ilin por demandi ĉu ili akceptas la kandidatecon ankaŭ por 2011.

La Verda Listo enhavos interalie kvar afrikanojn, unu amerikanon kaj unu azianon. De ili kaj de aliaj en Eŭropo la KoKuSo atendas respondojn.

La kunvenintoj ankaŭ diskutis pri la programo kiun la Verda Listo proponos al la voĉdonontoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.