La Komitato de EIE kunsidis tre fruktodone

HeKo 904 4-B, 3 mar 26

Hieraŭ tagmeze la Komitato de Esplora Instituto de Esperantologio kunsidis apud Stokholmo, sub la prezido de c-ano Johannes Genberg, hejme de la honora prezidanto c-ano Bertil Nilsson kaj en alesto de la sekretario, sen. Manuela Blanco; nur unu komitatano, c-ano Giorgio Silfer, partoprenis telematike.

La Komitato difinis kaj taskigis la necesajn paŝojn por registri la instituton kiel idealan societon, kun jura sidejo en Järfälla, translokota al Filipstad nur kiam ekzistos konstanta deĵoranto (eventuale laŭ alternaj vicoj) ĉe Skandinava Esperanto-Domo. Ĝi akceptis de la proprietulo (fonduso Pro Esperanto) la posedon de la Domo (tiun de la eta vilao FPEF atribuis al Civila Esperanta Servo, kies eŭropa filio migras de Svislando al Svedio). FPEF okupiĝos pri la flegado de ĉiuj konstruoj kiel regio, pri internaj ordo-pureco-sekureco zorgos la respektivaj posedantoj, inkluzive de la parceloj, falĉe kaj ĝardenume.

Kontrakto reguligos la rilatojn inter EIE kaj Esperanta Naturamikaro, kiu responsos pri la gastiga dimensio (limigita je la someraj monatoj), dum la Instituto plenumas sian klerigan celaron, per transnaciaj kursoj, seminarioj, konferencoj kaj la koncerna infrastrukturo (biblioteko, hemeroteko, didaktikaj rimedoj ktp). Per lukontrakto kun trimonata kaŭcio EIE disponigos lokalon al Hilelista Esperanto-Komunumo, kondiĉe ke ĝi registru sin ĉe Kammarkollegiet kiel religian komunumon, konsekvence kun jura sidejo en Svedio, ne plu en Kanado.

La Komitato prokrastis decidon pri la EIE-membrigo de ĉiuj rezidantoj en Svedio kun la esperanta civitaneco. Pliaj administraj demarŝoj (interalie banka konto krom tiu en FPEF) estas plenumotaj. Sen. Manuela Blanco informis pri la rezultoj de sia ĵusa misio kadre de la norda legacio de la Esperanta Civito, por la parto koncernanta la instituton el sia raporto al la Fondusa Konsilio de Pro Esperanto. Ŝi emfazis la helpon ricevitan de du personoj (unu civitano, alia meteko) el la graflandoj Värmland kaj Dalarna.

La Komitato ree kunsidos ĉi-somere, post la deĵoro de la patrolo organizita de Civila Esperanta Servo por purigi, ordigi kaj sekurigi la nemoveblaĵojn en Lesjoforso.

 

— EIE-Komitato
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.