La Komitatoj de LF-koop kaj KCE kunvokitaj al Salò

HeKo 709 1-B, 12 maj 19

Ĉiuj komitatanoj de LF-koop kaj KCE estos fizike en Salò (Garda lago) venontsemajne, kaj tial ili kunvenos 22 majo 2019 en la koncernaj instancoj.

Samloke, inter la 23a kaj la 24a, kunvenos ankaŭ la Asembleoj de Esperanta Naturamikaro kaj de Esperanta PEN-Centro. Ĉiuj kvar dotitaj per propra nemoveblaĵo (propriete aŭ posede), ili konsistigas la kernon de la Forumo de la Esperanta Civito, almenaŭ en Eŭropo.

La konsorcio estas ekspansianta precipe ĉirkaŭ tiu kerno. La kunvenoj donos atenton ankaŭ al krizo de UEA, pro ĝia efiko en Esperantio. Tiu krizo pruvas ke raŭmismo pravas, kaj necesas administri tiun pravon kun multe da sagaco, ene de la novaĵoj el Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.