La Konkursoj de Samideano: sesa eldono

HeKo 729 8-A, 9 mar 20

Per la organizado de c-ano Giuseppe Campolo en Sicilio, la “Konkursoj de Samideano” atingas sian sesan fojon. De jaro al jaro ilia famo pli kaj pli grandiĝis.

En 2020 enestos ankaŭ speciala premio por la poemo temanta pri sociala malkomforto kaj ĉia subpremo, kaj alia premio por la plej bela soneto. Krome la partoprenontoj ricevos libroforme la plenan verkaron de la konkurso.

La detaloj estas legeblaj en https://www.iconcorsidisamideano.it/poezio-el-ciuj-cieloj-sesa/

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.