La Konsilio de Pro Esperanto kunvenos pri la konstruoj

HeKo 640 2-C, 7 apr 17

La Fonduma Konsilio de Pro Esperanto kunvenos post kelkaj tagoj en Ĉaŭdefono, por fari la punkton pri la situacio de la diversaj nemoveblaĵoj administrataj kiel regio en Svislando kaj Hispanio (sume ok apartamentoj), plus la sidejoj de la legacioj en Bruselo, Budapeŝto kaj Stokholmo.

Escepte de la legacioj, la apartamentojn proprietas diversaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, kies “banko” Pro Esperanto estas. La proprietoj estas ĉiuj adekvate rentodonaj, krom la naturamika Esperanto-Domo en Malago, malsufiĉe luata.

La Civito ĵus ricevis proponon akiri senpage trietaĝan domon en Sicilio. La propono estis tuj transdonita al la fondumo, kies prezidanto (sen. Marie-France Conde Rey) renkontos la mecenatinon okaze de la baldaŭa fonduma kunveno. Se la propono estos akceptita, la dosieron probable prizorgos konsiliano Carmine Dello Spedale, kun la eventuala asisto de du Esperantianoj rezidantaj en Sicilio: c-anoj Giuseppe Campolo kaj Franco La Spina.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.