La Fonduma Konsilio estas kunvokita al Ĉaŭdefono ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, lundon la 1an de decembro 2025 je 17h00; unuafoje en ĉi tiu parlamenta mandato partoprenos ankaŭ la reprezentanto de la Kapitulo (art. 28, par. 2 de la Konstitucio de la Esperanta Civito), Vickonsulo Manuela Blanco kiel anstataŭanto de la Konsulo.
La ĉefa temo en la tagordo estas la eventuala transformo de fondumo al fonduso, pro kreskantaj kostoj de impostado kaj revizora kontrolado. La hipotezo estus reveni al la situacio de 2010, gardante la nunan strukturon laŭ Lex Argentaria. En tiu kazo la kontrolinstanco ne estus plu la Svisa Konfederacio, sed la Kapitulo mem, pere de la Konsulo aŭ la Unua Vickonsulo.
La Konsilio konsistas el gec-anoj Giorgio Silfer, Pierre Berger kaj Perla Martinelli; la revizoroj estas c-ano Alessandro Beltramini kaj d-ro Tazio Carlevaro — ĉiuj rezidantaj en Svislando. Ankaŭ sen. Blanco havas svisan plurjaran restadpermeson.
Komentoj
25a Nov 2025 Mar - 11h02
La kontrolon devus fari la Parlamento, aprobante chiujarajn spezkalkulon kaj bugheton. Tio estas rajto kaj privilegio de la leghofara povo en chiuj regnoj, kaj ankau en regionaj au civitaj registaroj. La ekzekutiva povo (chu registaro de suverena regno, chu estraro de asocio) nur administras la kapitalon lau la decidoj de la leghofara povo, al kiu chiujare raportas. La Esperanta Civito ne devus esti escepto en chi tiu afero.
25a Nov 2025 Mar - 13h30
La respondo estas en la artikolo 29 de la Konstitucio.
25a Nov 2025 Mar - 16h19
Respondo al kiu demando?
PS. la koncerna artikolo estas la 28a.
25a Nov 2025 Mar - 18h08
Prave pri la artikolo. Oni povas respondi ne nur al demando, sed ankaŭ al konsideroj.
26a Nov 2025 Mer - 17h16
Se Pro Esperanto malfondiĝos kiel fondumo, tiam art. 28.2 de la Ĉarto ne plu validos kaj devos esti reformita. Jen bona ŝanco por ankaŭ transdoni kontrolon al la ĝusta instanco.
27a Nov 2025 Ĵaŭ - 10h03
Malprave. La Konstitucio estis promulgita en 2001, kaj antaŭvidas ke “La Civita Banko funkcias kiel financa societo kun statuso de fondumo, kies kontrolinstanco estas la Kapitulo, reprezentata de la Konsulo”. En 2002 la Civita Banko naskiĝis kiel fonduso, en 2010 ĝi iĝis fondumo, en 2026 ĝi povus refariĝi fonduso. En ĉiuj tri kazoj la konstitucia artikolo taŭgas kaj validas. Oni devus amendi nur Lex Argentaria, kie “fondumo” fariĝus “fonduso” kaj estus forstrekenda parto de la art. 15, par. 1.
25a Nov 2025 Mar - 13h32
La vorto fonduso ŝajnas al mi havi tute kontentigan difinon en PIV, sed la vorto fondumo? Ĉu sufiĉas konsideri ĝin ekvivalenta al la vorto fondaĵo? Ĉu vi bonvolos klerigi min pri tiu punkto en HeKo?
25a Nov 2025 Mar - 13h44
Laŭ la du diplomatiaj referencaj lingvoj, fonduso estas fonds/fund kaj fondumo estas fondation/foundation. En Esperantio ofte oni atribuas al fondaĵo du signifojn (precipe en UEA): fondaĵo Canuto reale estas nur fonduso (kun administranto, sed ne memstara societo), dum Institucio Hodler 68 estis efektive fondaĵo (memstara societo). Vilho Setälä jam rimarkis tiun konfuzon, kaj enkondukis la uzon de “fondumo” kiel sinonimo de “fondaĵo” en la senco nur de fondation/foundation.
Aldonu komenton