La Konsulo donace disdonas PIVojn en Afriko

HeKo 546 1-C, 30 nov 13

Dum sia vojaĝo al Burundio (15-23 novembro 2013), la Konsulo kunportis plurajn ekzemplerojn de Plena Ilustrita Vortaro de Gaston Waringhien, parto de la stoko kiun la Esperanta Civito aĉetis de SAT por helpi tiun asocion en malfacila financa momento. La ekzempleroj estis donacitaj kun la celo plifortigi la rimedojn je la dispono de la multnombraj esperanto-instruantoj.

La vortaro prioritate atingis diversajn lernejojn: Afrika Liceo, Muhuta Liceo, Universitato de Grandaj Lagoj, Universitato Rohero, en la Buĵumbura distrikto, kaj la mezlernejo de Gasanda, en la provinco de Bururi. Kelkaj iris al aliaj instruantoj kiuj agadas en pluraj lokoj, kiel c-anoj Eric Nsengiyumva kaj Pascal Niyondiko. Du iris al lokaj kluboj : tiu de Uvira en Kongolando, kaj tiu de Njanza-Lago en la provinco de Makamba, la urbeto kie la paktinta establo Societo Internacia por Paco Universala (SIPU) planas konstrui la Vilaĝon de Paco.

Neniel tiuj centroj produktantaj amasojn da esperantistoj povus akiri tian materialon sen la decido de la Esperanta Civito. Ili ricevis ĝin kun dankemo, respekto kaj granda intereso.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.