La Konsulo okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo

HeKo 702 4-C, 24 feb 19

La muzeo Franz Mayer en Meksikurbo, koopere kun INALI (Instituto Nacia de Indiĝenaj Lingvoj), celebris hieraŭ la Internacian Tagon de la Gepatra LIngvo per prelego de prof. Giorgio Silfer pri la minoraj aŭ minorigitaj lingvoj en Eŭropo.

La Konsulo, eksperto pri lingva juro, klarigis al publiko plejparte junulara la lingvan situacion en la malnova kontinento, analizante tri apartajn kazojn laŭ vidpunkto historie-socia: la okcitana, kiel resurektinta lingvo; la romanĉa, kiel lingvo agonianta kvankam tre flegata; la lapona, nehindeŭropa lingvo, fore parenca al la siberiaj kaj nordamerikaj.

Aparte interesa la kazo de la “indianoj” de Eŭropo, nome la laponoj kaj aliaj malgrandaj lingvaj komunumoj apud la Urala montaro.

Eŭropo enhavas ankaŭ lingvajn grupojn en diasporo, kiel iam la judojn (kiuj parolis la jidan kaj la judezman) kaj ankoraŭ la ciganoj (kiuj parolas variantojn de tri idiomoj). Nuntempe la diasporoj precipe rezultas el la enmigrado, krom la unika fenomeno de la esperantlingva kolektivo.

Tre aprezitaj estis la klarigaj bildoj, inkluzive de mapoj, fotoj kaj la specimeno de “Samiblut”, sveda filmo pri la lapona realaĵo, premiita en la lasta Internacia Festivalo de la Femina Filmo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.