La Konsulo pri la UN-jubileo

HeKo 746 2-C, 26 okt 20

Hodiaŭ Unuiĝintaj Nacioj festas la 75an datrevenon de sia oficiala fondo, nome la daton kiam la UN-Ĉarto ekvalidis.

Simile al Ligo de Nacioj, UN naskiĝis kiel esprimo de la potencoj venkintaj mondmiliton. Malsimile, LdN ne havis Usonon inter siaj membroj, dum en UN ĝi rolas kiel protagonisto. Des pli grave, LdN akceptis la ĉefan venkitan potencon, Germanion, en sia Konsilio kiel konstantan membron: tio ne okazis por UN.

Propono de la itala politikisto Giulio Andreotti, celanta anstataŭigi Brition kaj Francion per Japanio kaj Eŭropa Unio (reprezentata de la semestra prezidanto, do laŭvice ankaŭ Germanio kaj Italio) estis rifuzita de la nunaj konstantaj membroj, inter kiuj Sovetunio, la sola membro de LdN eksigita (pro la agreso kontraŭ Finnlando en 1939).

Al tiuj historiaj makuloj en la strukturo aldoniĝas la kritikoj de Edmond Privat, kiu ĉiam admonis pri la neevitebla pereo de UN, se ĝi, same kiel LdN, ne transformiĝos al efektiva federacio. Nuntempe UN efektive rolas kvazaŭ sindikato de naciŝtatoj.

Pro tiuj premisoj, la Esperanta Civito plene konscias pri la skeptikeco kiu ĉirkaŭas la UN-familion, lastatempe precipe la Mondan San-Organizon, kaj en diversaj momentoj Uneskon, precipe pro NOMIK en la 1980aj, kiam la anglosaksaj superpotencoj eksiĝis portempe. La Esperanta Civito subtenas la debaton por demokratia UN-reformo, kaj precipe ĝia malfermiĝo al la nereprezentataj popoloj. Parto de tiu debato estas la modifo de la monda lingva ordo, bazita sur misekvilibra multlingvismo.

(Riichi Karibe, Konsulo de la Esperanta Civito)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.