La Konsulo subskribis proteston pri Franco

HeKo 341 7-C, 9 nov 07

La Konsulo de la Esperanta Civito subskribis la sekvan publikan proteston:

La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto estis Francisco Franco, puĉisto provokinta kruelan militon, diktatoro de Hispanio dum 39 teroraj jaroj kaj ĉefa respondeculo pri ĉ. miliono da murditoj.

La organizintoj de tiu UK tute forgesis, ke miloj da esperantistoj daŭre ne povis reveni al sia hejmlando kaj ke Franco masakris la esperantistan movadon en la hispana ŝtato. Siaflanke, UEA montris sian mankon de solidareco al la persekutita esperantistaro. Eĉ dum la kongreso, kelkaj programeroj ekzaltis la diktaturon kaj la diktatoron.

La subskribantoj de tiu manifesto, esperantistoj vivantaj en la 21a jarcento, malfeliĉas pro la fakto, ke UEA daŭre havas en la listo de honoraj prezidantoj de siaj Universalaj Kongresoj, diktatoron respondecintan pri persekuto de esperantistoj, pri murdo de pli ol unu miliono da homoj, pri teroro, pri kruelo; kaj bedaŭras, ke la hispana esperanto-movado ankoraŭ neniel agis kontraŭstare al tiu insulto al homa digno.

Pro tio, ni petas al la koncerna asocio, nuligi la honoran prezidantecon de la Universala Kongreso de 1968 al la diktatoro, la generalo Francisco Franco.

Komentoj

Konsulo

16a Nov 2019 Sab - 19h46

La Konsulo aldonis du komentariojn:

1) “El Caudillo” ne estis honora prezidanto sed alta protektanto: bonvolu korekti la difinon, ĉar sofistoj kroĉas sin al detaloj por preteratenti la esencon.

2) En LF (Literatura Foiro, ne Lingva Festivalo) dum la jaro 1984 la demando estis traktita. Tiam la raŭmisma respondo estis, ke UK ne havu politikiston aŭ ŝtatiston kiel altan protektanton, sed eminentulon de la enlanda kultura vivo.

La subskribo de la Konsulo ne engaĝas la unuopajn establojn aliĝintajn al la Pakto, sed jes la Civitan ekzekutivon: laŭ la trafa formulo de la Esperanta Civito, kiu ebligas respekti la politikan neŭtralecon de la establoj, sen degenero al politika indiferento aŭ komplica konformismo.

Lasta rimarko

16a Nov 2019 Sab - 19h47

Ekzistas nenia kontrasto inter la Konsula protesto kontraŭ Francisco Franco alta protektanto de UK kaj la honoro de la blanka minoritato al la memoro de pastro Joan Giralt i Font: la vero ne estas ideologie markebla — la alta protektado de Franco estis insulto al la esperantistaj viktimoj de frankistoj, same kiel la murdo de la IKUE-prezidanto estis krimo de antifrankistoj. Analoge, ne estas malkohere denunci la persekutojn kaj de la faŝisma Hitler kaj de la komunisma Stalin kontraŭ la esperanta popolo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.