La Kortumo reelektota en oktobro 2019

HeKo 710 2-C, 28 maj 19

La renovigo de la arbitracia instanco (Kortumo) por la jarduo 2020-21 estis en la tagordo de la Forumo, kunvenanta en Salò. Tamen la koncerna parlamenta branĉo decidis ke la plej antikva instanco de la Esperanta Civito, plenumanta la justican povon, estos renovigita perkoresponde fare de la Forumo en oktobro 2019.

La prokrasto ebligas la kandidatecon de nunaj kortumanoj okaze de la elektoj de la Senato, kunvokitaj por decembro. Tial ke la kandidatlistoj estas liverendaj ĝis la 30a de septembro je noktomezo (svisa horo), nur post tiu dato eblus konsideri eventualan demision de (vic)kortumano. Pormomente ne estas indiko pri ies nomo, en la koncernaj KoKuSoj.

Inter la taskoj de la Kortumo estas la kontrolo pri la valideco de la kandidatlistoj. Siavice la Forumo (pariteta branĉo de la Parlamento), kiu elektas la Kortumon, validigas la rezulton de la elektoj al la Senato, okaze de la inaŭgura parlamenta sesio.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.