La Kortumo verdiktis pri sen. Dieter Rooke

HeKo 548 8-C, 30 dec 13

La Kortumo de la Esperanta Civito (Andrés Martín kaj Bertil Nilsson, kortumanoj — György Nanovfszky, vickortumano) liveris al la Konsulo sian verdikton, rezulte de la enketo pri sen. Dieter Rooke, akuzita pro korupto.

La enketo mem daŭris ĉirkaŭ du monatojn, kaj praktike finiĝis per la aŭdienco de 13 decembro 2013 en Andaluzio. Tial ke ne temis pri arbitracio, la enketato devas pagi neniom, en la unua grado. Nur en kazo de apelacio, sen. Rooke devus deponi kvin spesojn (450,- svisajn frankojn) pro la administraj kostoj, redonendajn se la Kortumo verdiktus favore al li.

Jen la ĉefaj dispozicioj de la verdikto:
“La denuncito dum la enketo ne negis la verecon de la akuzo en la denunco, nek klopodis klarigi ĝin en alia maniero ol faras c-anoj Bamberski kaj Nawrocki. Dum la enketo kaj aliloke sen. Rooke aludis al alia konflikto, kiu estas ekster la nuna esploro kaj tial ne influas la nunan juĝon de la Kortumo.
Konkludo:
Surbaze de la supraj la Kortumo povas veni al nenia alia konkludo ol tiu, ke la akuzo farita en la denunco estas vera.”

Se ne okazos apelacia peto ene de tridek tagoj, la Konsulo entagordigos por la venonta Senata sesio la eventualan aplikon de la art. 6 de la Reglamento.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.