La kvara "heroldeto" de KCE jam presata

HeKo 642 6-B, 28 apr 17

Dum la aprila numero de “La eta Heroldo de KCE” atingis lastatempe sian legantaron, la monata informilo por majo 2017 jam estas presata. Kultura Centro Esperantista per tio akurate komunikas siajn novaĵojn kaj tiujn de la kolektivaj apogantoj Esperanta Naturamikaro, Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado, Kooperativo de Literatura Foiro. Ĉi-lasta kompreneble (kaj la Esperanta PEN) havas ankaŭ propran kanalon en la revuo “Literatura Foiro”.

La maja numero de la “Heroldeto” estos dissendata al la KCE-klientaro en Svislando kune kun la unua papera numero de “Heroldo de Esperanto”: ĉi-lasta jam atingis loĝantojn en Ĉaŭdefono kune kun la aprila numero, kaj la Esperanto-Domo atendas de Brazilo la mankantan stokon de HdE 1:2017 por kompletigi la ekspedon.

Surbaze de la ĉi-jaraj spertoj KCE decidos ĉu renovigi la kolektivan abonon al HdE por 2018.

Donacojn KCE akceptas tra diversaj kontoj en Svislando, Francio, Italio, Hispanio, Belgio, Svedio kaj Nederlando. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.