"La Kvinpetalo" navigas sen favora vento

HeKo 433 7-A, 17 apr 10

La ordinara Asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la staĝejon “La Kvinpetalo”, altiris dudekon da membroj 11 aprilo 2010. Kiuj atendis solvon de la dilemo aperinta okaze de la eksterordinara Asembleo de la pasinta oktobro, tiuj restis frustritaj.

Viktimoj de tiu frustriĝo certe estis la du aktivaj komitataninoj Marie-Hélène Désert kaj Annie Le Guen (responsa pri la financoj), kiuj demisiis de la Komitato: ĉi tiu reduktiĝis de naŭ al sep membroj (sed ne pro decido de la Asembleo: du postenoj vakas). Efektive dum la lastaj monatoj preskaŭ nenio moviĝis rilate la perspektivojn de “La Kvinpetalo”, kies kultura programo 2010 malfruas. La menciitaj demisioj havas do protestan karakteron.

Spegula al ĉi tiu situacio, la spezkalkulo 2009 prezentis deficiton, eĉ duoblan kompare kun tiu de 2007, la unua deficita jaro. Sub la prezido de s-ro Brian Moon, SYM do spertas malfacilaĵojn, kvankam la prezidanto mem kondutas mecenate. La ĉefa problemo tamen ne estas financa: tiurilate la situacio estas ankoraŭ solida. Simple “La Kvinpetalo” travivas krizon de identeco, eĉ pli ol Kastelo Greziljono; kaj tiel aktivuloj distanciĝas kaj planoj mankas.
(MFCR)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.