La lasta prelego de Endre Dudich

HeKo 529 3-B, 29 mar 13

Lasta prelego de d-ro Endre Dudich, okaze de la hieraŭa literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Prezidis la kunordiganto de FAR, c-ano d-ro György Nanovfszky.

D-ro Dudich, konata pro sia kompetento en filozofihistorio, pritraktis interalie la literaturajn verkojn de islamaj religiemuloj. Lian prezenton ĉeestis altkvalita publiko, interalie d-ino Ilona Koutny, d-ro Iván Bujdósó, s-ino Éva Farkas Tatár, kantistinoj Anjo Amika kaj Perlo Miela. Ankaŭ la nombro kreskas de fojo al fojo, stabiliĝante inter dek kvin kaj dudek.

En aprilo ĉe la literatura kafejo gastos c-ano Imre Szabó, konata poezia tradukisto, kiu prezentos la poezion de Attila József. En majo sen. prof. Walter Zelazny premiere prezentos la esperanto-varianton de sia verko pri Lazaro Ludoviko Zamenhof. La antaŭvidita premiero de la kamiŝibajo “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” de Giorgio Silfer estos prokrastita, ĉar sen. Silfer vizitas Budapeŝton multe pli ofte ol lia kolego el Pollando.

Por la realigo de la literaturaj kafejoj aktivas la vickunordigantino, sen. Anna Bartek, kaj la personaro de la biblioteko, kutime f-ino Anikó Nemes, responsa pri la esperanto-fako kaj la Fajszi Kolektaĵo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.