La maja Heroldo (2377) omaĝas al Bertil Nilsson

HeKo 910 3-B, 23 maj 26

Al la ĵus forpasinta Bertil Nilsson la numero 2377 de “Heroldo de Esperanto” (majo 2026) dediĉas grandan parton de la unua paĝo, kie pozitivas la specifa valorigo de la esperantlingva komunumo (ne de esperanto en si mem) en Aŭstrio kaj la arĝenta jubileo de la Esperanta Civito, dum vekas pesimismon la situacio de Roterdamo, pli kaj pli dependa de riskaj subvencioj kaj ne de la propra produktado.

En la ceteraj paĝoj estas aparte rimarkindaj la kulturaj novaĵoj, interalie la detala programo de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo kaj longa artikolo de Hayden Hendricks pri La Sankta Familio, vizitota de la partoprenontoj en la Internacia Junulara Kongreso, por kiu bedaŭrinde oni prognozas grandan deficiton pro malsufiĉa aliĝintaro.

Mendebla tra Esperanta Kulturservo.

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.