La malkapablo argumentadi de la antiraŭmistoj

HeKo 633 3-A, 8 feb 17

“La nuna redaktoro de la UEA-revuo Stefan MacGill estas denaska esperantisto, la jam elektita posta (kun)redaktoro, Dima Sevĉenko, same, patro de sama; la estro de la komisiono pri la historio de la Akademio [de Esperanto] same, patro de samaj; ĉu realiĝas la revo de Zamenhof pri hereda transdono de la lingvo kaj kreo de popolo surbaze de ĝi?” demandis c-ano Carlo Minnaja en publika diskutejo.

Negative reagis du personoj:

  • István Ertl: Ne.
  • Bertil Wennergren: Tute ne.

Konstatinte la kompletan mankon de argumentado ĉe ili, c-ano Minnaja plu demandis: “Ĉu vi konas la leterojn de Zamenhof al Kofman kaj al Schneeberger? (OV)”. Nenia reago de Ertl kaj Wennergren. Sed subita ensalto (anstataŭ rutina insulto) de Jorge Camacho: “Espereble ne”.

Tri antiraŭmistoj, nula argumentada kapablo. Kaj kiel kutime, kaze de manko de argumentado, ili glitigas la diskuton al banalaj vortludoj:

Ertl: Foje pli utilas demaskismo.

Johansson: Ĉu ne jam sufiĉas da skismoj?

Ertl: Denaskismo ja estas idoskismo.

Dasgupta: Ne instigu min paroksismi.

Kvin antiraŭmistoj, nula argumentada kapablo. Eĉ ne kapablo babili, kvankam la diskutejo mem nomiĝas “babilejo”.

Komentoj

Sen. Anna Bartek

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 20h28

Post la aperigo de la supra HeKomuniko, en la koncernata babilejo oni havas la konfirmon pri la malkapablo argumentadi de antiraŭmistoj: la kutimaj diskutas ĉu HeKo estas novaĵagentejo aŭ blogo, anstataŭ diskuti pri la temo levita de c-ano prof. Carlo Minnaja.

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 20h28

La diskuton pri HeKo iniciatis plia persono, Francisco Javier Moleón. La dubo ĉu ĝi estas novaĵagentejo aŭ blogo estas unu el liaj du amataj ĉevaletoj; la alia estas la (facila) kritiko pri la malreguleco kaj misredakto de la UEA-organo. Sed ĉu iam s-ro Moleón mem redaktis blogon, novaĵagentejon, gazeton en esperanto?

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.