La opozicio en la Senato de la Esperanta Civito levis la demandon pri konfido por unu el la vickonsuloj: “ĉu vi konfirmas la konfidon al sen. Rubèn Fernández kiel kapitulano?” La demando koncernas ne la tutan Kapitulon, nur unu el ĝiaj membroj.
Pri la aktiveco de la koncernato, kies delegoj estas bibliotekoj kaj arkivoj, sen. Anna Bartek jam interpelaciis kaj ricevis tujan espondon, pri kiu ŝi sin deklaris nur parte kontenta. Evidente ŝia malkontento intertempe kreskis, kaj ŝi klarigos ĝin en la baldaŭa Parlamenta sesio.
La Kapitulo ricevis la konfidon de la Senato fine de marto 2025, kiam la Konsulino submetis ĝin al la ratifo. Tiam ankaŭ la Blankanoj voĉdonis favore al la ratifo.
— sen. Anna Bartek, Blanka grupestrino
Aldonu komenton