La pandemia viruso infektas la demokratiojn

HeKo 758 7-E, 26 mar 21

La pandemio kaŭzas profundajn perturbojn en la ekonomio, pliriĉigante subjektojn jam riĉajn (apotekojn kaj farmacian idustrion unuavice) kaj kondukante al bankroto la sektorojn de turismo kaj de kulturo, ekzemple. Sed paralele al tio ekzistas politika uzo de la pandemio, precipe por surfonigi la kreskantan aŭtoritatismon en la tuta mondo.

En tiu kunteksto grava eraro estus malfortigi la strukturojn kiuj helpas al la disvolvo de demokratio, interalie Eŭropan Union, kvankam demokratio mem postulas ne rezigni pri justaj kritikoj. En Eŭropo la severeco de la trudizolo vekas pli kaj pli da protestoj, paralele al psikaj problemoj ĉe la individuoj; en tiel malfacila konjunkturo krevis la problemoj pro malbona mastrumado de la vakcinaj kampanjoj.

La vakcinoj distribuiĝas malsufiĉe kaj maltrafe, ne nur en landoj kiuj kutimas je publikaj misservoj (stereotipe fama estas la malbona reputacio de Italio, ekzemple rilate al la poŝto). La situacio riskas eksplodi: konfliktoj inter la kontinento kaj la secesiinta insulego, atakoj kontraŭ la Komisiono, disputoj inter la EU-membroŝtatoj. Almenaŭ unu pozitiva rezulto: neniu suspektas ke la vakcinoj mem valoras ne multe pli ol “placebo”…

“En Ruslando senprobleme funkcias stadionoj kun miloj da spektantoj, koncertejoj, restoracioj kaj aliaj amuzejoj, kaj ankaŭ publikaj servoj inkluzive de bibliotekoj. Ekzemple, ĉi-dimanĉe en la ĉefa Kaliningrada biblioteko okazis poezia festo okaze de la Monda poezia tago”, skribas rusa esperantisto al okcidentano; nu, eĉ tio helpas al la evoluo favora al la aŭtoritatismo ĉe la ĝenerala opinio, kadre de la pandemio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.