HeKo 916 5-B, 2 aŭg 26
Esence antiraŭmisma kaj malamika kontraŭ la konsorcio de la Esperanta Civito (rifuzante eĉ objektivan kaj tial favoran raporton pri Kultura Esperanto-Festivalo, verkitan de s-ro Ulrich Matthias), la skandalema nordeŭropa retgazeto LibFol paradokse helpis al la likvido de la ĉefa malamiko de raŭmismo, nome la burokrata aparato en Roterdamo.
Ekde 2003 la akurata kaj senkompata, pli ol cinika, kritikado fare de la informilo fondita de Kalle Kniivilä kaj István Ertl, funkcianta kiel trombono de la bullerismo, multe pli damaĝas al la Universala ol al la Esperanta Civito. Kaj ankaŭ multe pli damaĝas al UEA/TEJO ol la Civito povus aŭ volus al ili.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
— HdE-redakcio