La PEN-packomitato pri "nova teknologio"

HeKo 744 3-B, 24 sep 20

La Pac-Komitato estas la sola en PEN Internacia kiu kuraĝis fizike kunveni dum la pandemio: en Bledo (Slovenio) 23-25 septembro 2020, kun la partopreno ankaŭ de la esperanto-literaturo, reprezentata de nia delegito Giorgio Silfer.

La Pac-Komitato okupiĝis pri “nova teknologio”, specife la misuzo de sociaj retoj fare de registaroj kontraŭ la interesoj de liberaj kaj honestaj civitanoj. Se unuflanke la unupartiaj ŝtatoj (kiel Popola Ĉinio) uzas la reton por kontroli disidentojn, aliflanke en okcidentaj demokratioj kreskas la risko de misinfluo al la ĝenerala opinio, inkluzive de merkatikaj celoj. La koncerna rezolucio estos legebla en “Literatura Foiro” n-ro 308.

En 2021 PEN Internacia fariĝos centjara: la jubilea kongreso estas kunvokota al Oksfordo, kvankam la situacio en Britio (sanitare kaj politike) dubigas pri fizika alesto.

La verkistaro en Bledo interalie aŭskultis interesan prelegon de Ulf Schmidt, membro de la Kimra PEN, kiu priskribis la pli kaj pli malfacilan konjunkturon en Britio, kun miloj da intelektuloj (studentoj kaj profesoroj) forlasantaj pro malespero la landon de Shakespeare.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.