Laŭ la artikolo 12 de la statuto de Civila Esperanta Servo / Service Civil Espérantien, aprobita kaj registrita ĉe notario Martin Sindabizera en Bujumburo, 10 januaro 2024, membro de CES povas esti: a) rekruto (recrue), b) pacisto (peace keeper), c) majstro (maître), d) emerito (démobilisé).
La “rekruto” povas ne scipovi esperanton, sed devas lerni ĝin almenaŭ ĝis diplomo A2. Super la 35a aĝjaro li iĝas “pacisto” aŭ retiriĝas, sen klasiĝo kiel “emerito”.
La “pacisto” estas “rekruto” lerninta esperanton kaj partopreninta en almenaŭ unu konstruejo aŭ laborkampo, kun pozitiva rezulto.
La “majstro” estas “pacisto” pli ol 35-jaraĝa, kiu trapasis provon pri taŭgeco de alta grado, ankaŭ kun lingvodiplomo C1. Li estas elektebla kiel responsulo laŭ la artikolo 6.e de la statuto. “Pacisto” kaj “majstro” iĝas “emerito” je la sesdeka aĝjaro.
Post dusemajna deĵoro, pro siaj diligento kaj civitaneco c-ino Viviana Piccinini rajtas je la rango de pacisto. Tio signifas ke, en kazo de absoluta neceso, ŝi anstataŭas sen. Manuela Blanco kiel patrolestron en Lesjoforso. Siavice sen. Manuela Blanco (diplomita je C1), nun pacisto, rajtos je la rango de majstro fine de la staĝo en Lesjoforso. C-ano François-Mauriack Nunda, kunfondinto kaj membro de CES, restas rekruto pro la maleblo partopreni en la staĝo en Lesjoforso.