La Registro ordigis la blazonan fakon

HeKo 735 3-C, 18 maj 20

Laŭ la art. 7, par. 4 de la Konstitucio, rilate al la blazono de la Esperanta Civito “personigo de la insignoj eblas sur la verda kampo, per moto, siglo aŭ bildo prefere blanka”. Establoj povas do havi propran blazonon, surbaze de la Civita: la blazonoj estas registrendaj ĉe la Registra Instanco, blazona fako.

Laŭ la ĵusa raporto de la matrikulisto, dek ok paktintaj establoj registris siajn blazonojn. Temas pri HdE, KCE, LF, LF-koop, IIC, PEN, E-Ch, ASSI, FEM, STELO, SIPU, HEK, ENa, SSBV, FAR, KEA, IEK, AEI. Tri subjektoj deponis siajn blazonojn, sed ĉi tiuj ne estas jam registritaj, pro diversaj kialoj: Civila Esperanta Servo, Dialogo, Esperantista Domo de Kulturo “Ivan Kirĉev”. Nur unu eksigita establo (AEU) registris sian blazonon. Se paktinto ne vidas sian siglon en la listo, ĝi bonvolu tuj kontakti la Registron.

En sia raporto la matrikulisto levas la demandon pri la proprieto de la blazonoj. La demando solveblus kadre de kompletiga amendo al la leĝo pri la simboloj (Lex Signorum), kiu normigas la uzon de la flagoj en Esperantio, sed ne tiun de la blazonoj. Krome estas traktenda la statuso de la simboloj de tri kandidatlistoj por la Senato (verda, blanka kaj ruĝa; kvara, aktiva nur en septembro 2001, nevalida pro malsufiĉa nombro da nomoj, neniam liveris sian insignon).

Por la realigo de la blazonoj estas dankinda la grafika servo de LF-koop, specife gec-anoj Andrea Lago kaj Perla Martinelli.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.