La Senato elektos kian pacifismon

HeKo 640 5-C, 10 apr 17

Sen. Riichi Karibe estas la parlamentano kiu venis al Svislando de plej fora loko: Jokohamo, Japanio. Li pledos por la aprobo de sia leĝopropono pri pacifismo, kies enhavon jam priskribis HeKo 607 4-C. La leĝo konsistus el nur du simplaj, sed fundamentaj artikoloj.

Art.1 (Militrifuzo)
1. La rifuzo soldatservi, tiel en paca kiel en milita tempo, ne estas delikto por la Civita kodo.
2. La civitanoj rajtas individue servi en aŭ por armeo, kvankam tio estas malrekomendinda.

Art. 2 (Manko de militivo)
La Esperanta Civito adoptas por si la principon preskribitan en la Artikolo Naŭa de la Japana Konstitucio: milito ne estas suverena rajto kaj militfortoj ne estu tenataj.

Kvankam tre konciza, ĉi tiu nova leĝo havos grandan politikan signifon ene de Esperantio. La leĝoproponon subskribis ankaŭ Marie-France Conde Rey kaj Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.