La sepa Heroldo en 2011

HeKo 485 2-B, 13 jun 11

Akurate aperas la sepa numero (2173) de “Heroldo de Esperanto”, kiu raportas pri eventoj ĝis 5 junio 2011. Jen kelkaj el la ĉefaj titoloj. La akurateco estas atingita kaj gardata de sindonema redakcio, malgraŭ la vakeco de la ĉefredaktora posteno. Kandidatoj estas intertempe selektataj.

Dojeno de la Esperanta Civito, Leen Deij mortis du tagojn antaŭ ĝia dekjariĝo, celebrita de la Parlamenta sesio en Milano; kie okazis la unua agnosko kiel subjekto de internacia juro, kaj naskiĝis la esperanta tempobanko.

Ĉinoj festas, japanoj planas. Kial UEA pretervojas la Akademion? Movadaj konverĝoj en la franca Esperantio. La sud-amerika aventuro de juna belga instruistino. Magiaj tagoj en Milano okaze de la lasta Civita parlamenta sesio.

Deij: Inter islamanoj kaj islamistoj. Cherpillod: Zamenhof reformema en 1906. Libromerkato: Binaghi pri komiksoj en Eo. Mikronovelo de Etel Zavadlav. KCE: la estonta aktivado. Historio: Esperantisto kandidatis al la prezidenteco de Usono.

La gazeton “Heroldo de Esperanto” posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi ne estas la papera varianto de HeKo, kiu eventuale nur publikigas la komencon de artikoloj legotaj en HdE. Ĝi ankaŭ ne estas organo de la Esperanta Civito, ĉar tio estas HeKo. Male, ĝi estas (en specifa rubriko) la oficiala informilo de Kultura Centro Esperantista.

Eblas mendi varbekzempleron ankaŭ tra nia redakcio.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.