"La socia historio de la esperanta popolo" presata

HeKo 913 7-B, 22 jun 26

La esearo de c-ano Giorgio Silfer “La socia historio de la esperanta popolo” estas presata: laŭplane la mendoj estos plenumitaj ĉiuj kune 8 julio 2026, libroservoj kaj individuoj povas mendi profitante la pli malaltajn kostojn pro la ekspedo el tarife avantaĝa lando de Eŭropa Unio; la mendojn akceptas la eldonejo tuj tra lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) kaj baldaŭ tra Esperanta Kulturservo.

La libron prezentos premiere la aŭtoro en Ĉaŭdefono dum la 15a Kultura Esperanto-Festivalo: ĉiu ĉeestanta KEF-ano povos aĉeti po unu ekzemplero je duona prezo, nur 12 anstataŭ 24 svisaj frankoj, unu el la multaj avantaĝoj de partopreno en KEF (interalie estas ankaŭ senpaga vizito en ĉiuj muzeoj kaj senpaga veturado tra la tuta kantono, buse trame trajne ŝipe).

Kiu diferenco inter ĉi tiu esearo kaj alia verko de eminenta aŭtoro, Humphrey Tonkin: “Lingvo kaj popolo”? Silfer respondas: “Kvankam la vorto “popolo” aperas en ambaŭ, la du libroj tre diferencas: unue ĉar la nuna okupiĝas pli multe pri la radikoj de la fenomeno esperanto; due ĉar ĝi ne ignoras aliajn gravajn komponantojn de Esperantio; trie ĉar ĝi ne havas precipe instruan celon, kvankam ĝi certe helpas al esperantologia formado; kvare ĉar ĝi estas tre riĉa je bildoj, anstataŭ nuda kaj kruda sinsekvo de ĉapitroj; kvine ĉar ne insistas pri kulturpolitika pespektivo, sed restas aŭtente historiografia verko”.

— librofako de LF-koop
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.