La TEJO-Komitato invitita al la smeralda jubileo de Raŭmo

HeKo 734 2-B, 3 maj 20

La prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĵus ricevis la inviton partopreni en la festa ceremonio okaze de la 40a datreveno de la Manifesto de Raŭmo, fine de julio 2020 en Ĉaŭdefono. Eĉ pli: la invito etendiĝas al la tuta Komitato de TEJO, kiu povus dum du diurnoj gasti en la Esperanto-Domo de KCE por verŝajne sia sola fizika sesio en la nuna jaro.

La junulara organizo ne estas en facila konjunkturo: ĝia kongreso riskas ne okazi reale dum du jaroj sinsekve, tiel ke estraranino Karina Oliveira alarmas el Brazilo: “Povas esti ke tiu nuna situacio daŭros ankoraŭ dum kelkaj jaroj. Ĉu ekorganizi renkontiĝon estas inde, ĉar tio prenas multe da tempo, energio, antaŭpagoj (kio povas kaŭzi seriozajn damaĝojn al nia buĝeto), kaj tiel plu?”

Studenta Esperanta Ligo trovis la financajn rimedojn por gastigi la tutan Komitaton de TEJO, se ĝi reale kunvenus en Svislando: “lando neŭtrala, demokratia, mezeŭropa, facile atingebla, kaj sen superfluaj restriktoj pro la pandemio; aldone, kun establo kiu povas zorgi pri eventuale necesaj vizoj”. Ĉu la plej juna avino en Esperantio (TJO/TEJO estas 82-jara) trafos la ŝancon?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.