La tempo laboras kontraŭ la granda insulo

HeKo 695 8-E, 16 nov 18

Post momento da eŭforio, la eŭropaj borsoj redimensiigis la percepton pri la ĵusa malneto de akordo inter Bruselo kaj Londono rilate la britan secesion el Eŭropa Unio. Tamen restas la fakto ke Britio riskas ĉiutage pli grandan perdon en ĉi tiu intertraktado, interalie ĉar la tempo laboras kontraŭ la insulo.

Ni rigardu la kalendaron: la 29an de marto 2019 Britio definitive eliros de la Unio. Tio signifas ke nun ĝi povas ankoraŭ partopreni en diskutoj kaj decidoj en la Parlamento, la Konsilio kaj aliaj instancoj, kaj havi propran membron en la Komisiono (kiu konstitucie ne reprezentas membroŝtatojn, sed kontrastas ilin, defendante la interesojn de la Unio mem). Temas pri grava avantaĝo por Londono: ĝi sidas ĉe ambaŭ flankoj de la tablo. Ekde la 30a de marto tiu avantaĝo komencos ĉesi: pledi por atingi la limdaton sen ajna akordo favoras la Union, ĉar poste Britio staros sola kiel fremda najbaro ekster la domo, kie nun disvolviĝas la intertraktado kun Britio ankoraŭ enloĝanta.

La definitiva ĉeso datiĝos je junio, kiam ekzistos nova EU-Parlamento, sen britaj deputitoj. Britio kontrolos plu nenion ene de la aŭlo kaj de la komisionoj. Baldaŭ poste ĝi ne estos plu en la Konsilio, kaj eĉ ne en la Komisiono kaj la ceteraj instancoj. Nuntempe la kondiĉoj estas strategie pli favoraj al Britio, ol estos post ses monatoj. Tial al Londono konvenas subskribi akordon kiel eble plej baldaŭ.

La tempo laboras plu kontraŭ Britio, se temas pri la rilatoj kun Irlando. Ne aprobi akordon kiu kreas esceptojn ĉe la landlimo, signifas rompi la delikatan ekvilibron en Norda Irlando. Se gajnus la linio pura kaj dura, la secesio kuntrenus la seriozan riskon de tempesto inter Londono kaj Dublino. Krizo evitebla se ambaŭ ŝtatoj situas sub la unia ombrelo.

Certe la divorco damaĝas ambaŭ flankojn. Sed la tempo malfavoras unu pli ol alian. Interalie ĝi demonstras, kiom komplike kaj koste estas eliri de la konfederacio: se tiom por Britio, kiom por alia malpli forta, ekzemple en orienta Eŭropo?

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.