La "tesalonika prelego" en la aprila Heroldo 2376

HeKo 907 3-B, 18 apr 26

La aprila numero de “Heroldo de Esperanto” (n-ro 2376) enhavas la tutan oficialan prelegon de c-ano Giacomo Comincini okaze de grava konferenco en Tesaloniko, en interuniversitata aranĝo: la prelego klarigis anglalingve al neesperantistaj fakuloj la aplikon de socikono en Esperantio, specife en LTSEC, la sola lingvotesta sistemo kiu a) inkluzivas ĝin, b) proponas ĉiujn ses nivelojn laŭ Konsilio de Eŭropo por nia lingvo. KCE administras la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito.

HdE publikigas la definitivan programon de 15a Kultura Esperanto-Festivalo, en Ĉaŭdefono 25-31 julio 2026: kiel kutime riĉa kaj varia, kun teatro reliefe. Ĉi-jare Svislando superas la nordeŭropajn landojn laŭnombre de KEF-okazigoj.

Multo ankaŭ pri geopolitiko kaj la situo de nia komunumo, precipe pro la paralela bankrota situacio de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la ĉefaj portantoj de la angla lingvo: British Council kaj BBC.

La gazeton posedas kaj administras KCE, kiu presas kaj ekspedas ĝin helpe de LF-koop. Varbekzemplero petebla ĉe kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) kaj abono tra kulturservo.esperantio.net

 

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.