La Vickonsulo atingis Burundion

HeKo 415 7-C, 3 jan 10

Hodiaŭ posttagmeze la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, atingis Buĵumburon, por oficiala vizito en Burundio. La Vickonsulon atendis ĉe la flughaveno delegacio de la paktinta establo SIPU, gvidata de c-anoj Frederiko Nimubona kaj Marteno Mbazumutima.

La Vickonsulo havis preskaŭ tuj laboran tagmanĝon kun la gvidantoj de SIPU. Ŝi havis ankaŭ la okazon renkonti du funkciulojn de la Esperanta Civito: c-ano Mushosi Birindwa, sekretario de la Lingva Komitato de Esperantio, kaj c-ano Jean-Sacha Barikumutima, provizora aktisto de la Kortumo.

La unua celo en la agendo de la Vickonsulo estas la vizito en la suda provinco Makambo, kie estas proponite starigi Civiton de Paco, sur tereno koncesiita fare de la Burundia Respubliko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.