La vicredaktoro de HdE baldaŭ en Afriko

HeKo 463 9-B, 14 dec 10

La vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto” baldaŭ  vojaĝos al tiu parto de Afriko kiu nomiĝis internacie (kaj ankaŭ ĉe Zamenhof) Marbordo de la Sklavoj. Dieter Rooke, kiu estas ankaŭ senatano de la ruĝa opozicio en la Esperanta Civito, kaj vicprezidanto de Kultura Centro Esperantista, vizitos tri landojn: Benino, Ganao kaj Togolando.

“Mi vojaĝas kiel vicredaktoro de HdE, kaj esperas tiel kontribui al la afrika numero 2010” diris sen. Rooke, dum redakcia kunsido antaŭ kelkaj tagoj. “En Benino mi jam estis pasintjare, sed ĉi-foje mi volas propraokule konstati, ĉu la Afrika Oficejo efektive ekzistas, kiel deklaras UEA (kies membro mi estas), aŭ ĉu ĝi estas blufa fantomo, kiel denuncas c-ano Koffi Gbeglo (kies amiko mi estas). Nome, mi volas kompreni, kiu mensogas, kaj tiel raporti objektive en Heroldo”.

Dieter Rooke ŝatus ankaŭ orientiĝi pri la evoluo de la esperantistaro gvidata de c-ano Gbeglo: “Pasintjare ili ŝajne volis esti kun ĉiu, nun ili ŝajne volas esti kun neniu”. Ili kiuj? Nu, plia respondota demando estas kiugrade Gbeglo estas la proparolisto de kiu(j). Almenaŭ el Burundio alvenas dementoj pri lia taktiko: nek ANEB nek SIPU, la du lokaj gravaj tutlandaj societoj, aliĝis al UETA. Kaj tute certe la Afrika Komisiono de UEA kontraŭas la aktivecon ligitan al UETA.

Sen. Rooke kunportos al Lomeo la LTSEC-diplomojn por ĉiu sukcesinto en la ĉi-jaraj lingvotestaj sesioj, organizitaj de TIETo laŭ delego de KCE.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.