La virtualo ne povas eniri la Pakton

HeKo 640 7-C, 13 apr 17

Aprobante la rezolucion kiu postulas juran personecon por ke establo povu aliĝi al la Pakto (almenaŭ dum la mandato 2017-21), la Forumo fermis la pordon al multaj blufaj iniciatoj kiuj cirkulas tra la tuta virtuala mondo.

Kompreneble ne ĉio estas blufa en la reto: efektive ekzistas kun propra klientaro retgazetoj kiel “La Ondo de Esperanto”, aŭ retpaĝaroj kiel edukado.net; tamen ili devus havi juran personecon, ekzemple esti registritaj ĉe komerca ĉambro, por aspiri al paktaniĝo. La entrepreno posedanta ilin povus peti la aliĝon, se kun jura personeco; sed tiam la membroj kiuj rajtus peti la esperantan civitanecon estus nur la membroj de la entrepreno, ne la tuta abonantaro.

Aliflanke, la Civitaj instancoj ne rajtas aliĝi al la Pakto, eĉ se ili havas juran personecon. Ekzemple Pro Esperanto, fondumo registrita ĉe komerca ĉambro kaj kun la ŝtato kiel kontrolinstanco, neniam petos aliĝon al la Pakto, ĉar ĝi funkcias kiel financa branĉo de la Civito, sub la gvido de la Konsulo (aŭ de la vickonsulo pri financoj, laŭ delego).

Establo kun jura personeco evidente havas propran librotenadon, do spezkalkulon kaj bilancon: tiujn de la lasta jaro la paktonto devas nun aneksi al sia aliĝpeto.

La rezolucio ne aplikiĝas al la jam paktintaj establoj: tial aboni la revuon “Literatura Foiro” aŭ la gazeton “Heroldo de Esperanto” restas la plej simpla vojo tra kiu peti la civitanecon.

La restrikto kaŭzita de rezolucio Lovriĉ (el la nomo de la forumano kiu prezentis ĝin) celas garantii la ekvilibron inter la paktintoj kaj la koherigon de la konsorcio. Post kvin jaroj la Forumo decidos ĉu plilongigi ĝian efikon aŭ reveni al la antaŭa kutimo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.