Labori ĉe TEJO? Nur se la armeo permesas

HeKo 905 9-E, 6 apr 26

Ekde ĉi tiu jaro en Germanio ĉiu viro de 17-  ĝis 45-jaraĝa devas peti permeson de la armeo (Bundeswehr) por restadi eksterlande pli ol tri monatojn sinsekve.
Tion preskribas amendo al la konskripcia leĝo, aprobita en 2025 preskaŭ senrimarke. Tamen Berlino atentigis ke, per administra akto, la permeso iĝos aŭtomata, tiel longe kiel la konskripcio ne estos deviga. La akton oni atendas jam de kvar monatoj.
Germanio ne situas inter la eŭropaj landoj kun deviga soldatservo: Aŭstrio, Estonio, Finnlando, Grekio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Norvegio, Svedio kaj Svislando. La geopolitikaj tensioj povus konduki al la devigo en ĉiu EU-ŝtato aŭ/kaj al la imito de Germanio en la menciitaj dek unu landoj.
Eĉ se principe ĉiu permeso estas koncedenda, la leĝo kaŭzas grandigon de burokratia laboro kaj kontrolon pri la movoj kaj motivoj de la (maskla) junularo.
Volontuloj kaj dungotoj ĉe UEA kaj TEJO havos pli malfacilan vivon, pormomente nur en Germanio; kaj poste?
 

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.