Landaj asocioj sub atako: rusa, israela, eĉ itala

HeKo 890 6-A, 9 okt 25

Pli kaj pli malfacilas la ekzisto de landaj asocioj ene de la Universala, pro multiĝantaj kritikoj pri ilia (vera aŭ supozata) politika malneŭtraleco kadre de UEA mem, precipe en artikoloj kaj komentoj de nordeŭropa skandalgazeto: unue REU en Rusio pro sia ĉefdelegito (nun prezidantino), due ELI en Israelo pro siaj estraraj deklaroj, kaj eĉ IEF en Italio pro… lingva problemo en sia Asembleo.

Kohere neniu kritikas KEAn en la Hispana Reĝolando pro kontraŭisraela deklaro, ĉar ne aliĝinta landa asocio UEA. Ankaŭ neniu zorgas pri la konstantaj deficitoj en la jara spezkalkulo de SES en Svislando: en idealisma societo ekonomio malpli gravu ol politika neŭtraleco…

Kiel kompreni la suprajn tendencojn en la malnova Esperantio?

(Legu pli en Heroldo de Esperanto 2371)

— Giorgio Silfer

Komentoj

ELI-estraro

10a Okt 2025 Ven - 08h07

Kiel landa Esperanto-asocio, la celoj de Esperanto-Ligo en Israelo unuavice estas la progresigo de Esperanto en Israelo kaj en la Mezoriento, klopodante esti politike neŭtrala. Tamen, ELI ne povas resti indiferenta al la lastatempaj okazaĵoj en Gaza-strio, nek al la kondamnoj en la Esperanto-movado, kontraŭ Israelo kaj foje eĉ persone kontraŭ israelaj esperantistoj. Tiuj atakoj minacas la progreson de Esperanto en Israelo kaj damaĝas la statuson de ELI kiel registrita societo. Aliflanke, ni dankas por la multaj esprimoj de subteno kaj zorgo pri Israelo, kiujn ni ricevis de esperantistoj el la tuta mondo.

Marek Bamberski

10a Okt 2025 Ven - 10h37

Paroli en la lingvo Esperanto pri la vera naturo de la juda ŝtato Israelo ne estas blinda senbaza atako kaj ne povas minaci la “progreson de Esperanto” en tiu lando. Cetere, mi ege ŝatus vidi tiun “progreson” en nombroj, ĉar la sola rimarkebla progreso tie en la lingva sfero en lastaj jardekoj estas tiu de la rusa. Israelo estas la lando kie prosperas/ progresas la hebrea, la angla, la araba kaj la rusa lingvoj. Ceteraj lingvoj estas marĝenaj aŭ bagatelaj. La vero ne povas dolorigi, ĝi devus sobrigi.

Gojo Sagaca

10a Okt 2025 Ven - 11h33

Via tipe finvenkisma komparo inter lingvoj estas tiel misgvida kiel la komparo inter la esperanta kaj la “grandaj” literaturoj. Simple ELI kontribuis plej multe al la ekspansio de la enlanda esperantlingva komunumo (utilis siaflanke aliaj minoraj fenomenoj, ekzemple bahaanoj staĝantaj en Hajfo) kaj interalie kapablis organizi kongresojn, eĉ Universalan: unusola kazo en la tuta Proksima Oriento. Serioza sinteno estus rilati al ELI same kiel al la landa asocio en Irano: ja la esperanta popolo ne responsas pro la respektivaj registaroj.

Marek Bamberski

10a Okt 2025 Ven - 15h01

Sinjor(in)o, bonvolu doni al mi konkretajn nombrojn. Via retoriko povas konvinki nur vin mem, min ne. Min konvinkas nur konkretaj faktoj kaj nombroj. Kiom da homoj en Hajfo uzas ĉiutage Esperanton hejme?

Ĉu pere de Esperanto oni povas komunikiĝi en ŝtataj oficejoj en tiu urbo kaj en tuta Israelo? Ĉu en Israelo estas radio kaj TV en Esperanto? Finfine Zamenhof estis judo, do almenaŭ en la juda ŝtato Esperanto devus esti favorigita, ĉu ne? 

Vi mencias la UKon en Tel Avivo en 2000. Nu, en mia lando, Pollando, okazis kelkaj UKoj, inkluzive de unu el la plej grandaj en Varsovio 1987 kun granda apogo de la tiama ŝtato. En la “komunisma” Pollando, polaj impostpagantoj, ne-esperantistoj, pagis por esperantaj kongresoj, radio-elsendoj kaj diversaj eventoj. Neniu demandis ilin, ĉu ili volas tion aŭ ne. Gravis nur la ŝtata propagando kaj la “finvenkismo” de UEA.

Kia situacio estas nun? Kaj ne nur en Pollando! Ŝajnas al mi, ke vi ne komprenas, pri kio temas lingva evoluo kaj progreso. Ĝi ne implicas kongresojn organizatajn unufoje jare de ĉiam ŝrumpanta grupo da pasiaj homoj. Lingvo devus prosperi en la ĉiutaga vivo, en la libera, necenzurita kaj ne ekskluziva priskribo de la realeco en ĉiuj kampoj de la socio, politiko kaj teknologio. Se vi kredas, ke Esperanto estas tia lingvo nun, ke esperantistoj estas tia komunumo – tiam mi gratulas vin. Mi havas malsaman vidpunkton.

Gojo Sagaca

10a Okt 2025 Ven - 18h42

Vi falis ekster la temon. Ĉe vi ne plu temas pri ELI specife, sed pri la tuta propaganda efikeco de la esperanto-movadoj, unuavice UEA. Eble vi serĉas nur pravigon al tio, ke vi perdis tiom da tempo kun esperanto kaj esperantistoj. Sed se vi atente analizas la makrosocion, probable vi konkludos ke vi perdis tro da tempo ankaŭ kun la homoj ĝenerale… Ja venas momento en la vivo, kiam vi sin demandas ĉu la mondo vin meritas.

AlKo en "La Ondo de Esperanto"

10a Okt 2025 Ven - 08h12

Svetlana Smetanina, kiu en decembro festos sian 75an naskiĝdatrevenon, en 2022 ne estis reelektita kiel la ĉefdelegito de UEA por Ruslando pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio, kiuj laŭ la Estraro de UEA damaĝas la publikan bildon de UEA kaj ne konvenas al persono, kiu estas reprezentanto de UEA. REU proteste kontraŭ ĉi tiu nereelekto ĉesis kotizi al UEA kaj pro tio REU probable perdos sian statuson de landa asocio aliĝinta al UEA. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.