Letero de Rooke kaj Zavadlav al SAT

HeKo 402 4-A, 7 sep 09

Al la Plenum-Komitato de SAT
ĉe la prezidanto
Jacques (Jakvo) SCHRAM
Hof ter Bekerstraat 49
BE-2018 Antwerpen

Kazo Rooke — Zavadlav


Estimata,

Laŭ mesaĝo datita 13.8.2009 el la retadreso de SAT sed sen indiko pri la responsa sendinto, Etel Zavadlav estas eksigita de la asocio.

Ni formale kontestas la validecon de tiu decido, ĉar ĝi nek respektis la artikolon 7 de la statuto, nek respektis la francajn leĝojn, al kiuj SAT estas submetita.

Konsekvence ni urĝe petas la eltiraĵon de la protokolo de la PK-kunveno en Milano kiu traktis nian kazon, kaj rezervas al ni la eblon fari la oportunajn demarŝojn por defendi niajn rajtojn, ĉu publike ĉu ĉe franca tribunalo.

Ni atendos ĝis la fino de aŭgusto por la plenumo de nia afabla peto, por kiu responsas la jura reprezentanto de la asocio, nome ĝia prezidanto Jakvo Schram.

Kamaradajn salutojn.

Subskribis: Dieter Rooke / Etel Zavadlav

(Registrita sendo en dato 18 aŭgusto 2009)

Ĝis la 7a de septembro alvenis neniu respondo al la supra registrita letero; konsekvence la sendintoj baldaŭ agos alimaniere por defendi siajn interesojn ene de SAT.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.