Lexus premieros pri "Heroldo de Esperanto" 2017

HeKo 615 5-B, 21 sep 16


Fabrício Valle, direktoro de Sociala Grupo Lexus, kadre de la programo de la 10a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, prezentos en ĝeneralaj trajtoj la novaĵojn pri la jarkolekto 2017 de “Heroldo de Esperanto”, la unua post la du jardekoj ĉe LF-koop.

S-ro Valle klarigos ankaŭ la abontarifojn por la reta kaj papera versioj de la renoma gazeto, fondita de Teo Jung en 1920 en Germanio, kaj dum la lastaj jaroj redaktata ĉefe de gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli, Giorgio Silfer.

La lanĉo de la “reta abonilo”, per kiuj eblos aboni Heroldon el la tuta mondo, okazos antaŭ la fino de oktobro 2016.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.