LF 299 (junio 2019) survoje al la abonantaro

HeKo 710 4-B, 29 maj 19

La junia numero de “Literatura Foiro” akurate atingas sian abonantaron. Paralele akuratas “La Gazeto”, dum “Beletra Almanako” malfruus jam du numerojn.

Tre bela kovrilo anoncas la ĉefartikolon, kiun Alexandre Mendas Correa dediĉis al Ze’egete (“la vera lingvo”), parolata en Brazilo, okaze de la internacia jaro de la indiĝenaj lingvoj.

Sur la esea kampo elstaras ankaŭ la artikolo de Davide Astori pri “Leonardo, mondcivitano aŭguranta Eŭropon”; la kontribuo de Francisko Degoul pri “La sankteco de Zamenhof”, laŭ peto de Internacia Junulara Festivalo; la tria esploraĵo de Giorgio Silfer pri la filozofio de Zamenhof: “Framasona templo por la unua homarano?”.

Poezio printempe ŝosas per uverturo de Dimitrije Janiĉiĉ, interludo de Tiberio Madonna, lirika traduko el Cardarelli fare de Biagio Trapani. Prozo buntas per humuraĵo de Giuseppe Campolo: “Marso”; per rakonto de Julian Modest “La mantelo”; kaj per mirindaj kontribuoj el Popola Ĉinio (“Ruĝa sorgo, kvina ĉapitro” de Mo Yan, tradukis Vejdo), el Serbio (“La fantomoj de mia patrino” de Vasa Pavkoviĉ, tradukis Zlatoje Martinov), el Triesto (“Vivo de malkapablulo” de Italo Svevo, tradukis Carlo Minnaja).

La feminaj paĝoj atutas per artikolo de Perla Martinelli pri Greta Thunberg kaj vasta bildoriĉa recenzaro de Marie-France Conde Rey pri la ĵusa Internacia Festivalo de Femina Filmo, apud Parizo.

Librojn recenzas Carlo Minnaja (“Mesaĝo” de Fernando Pessoa, elportugaligis João José Santos) kaj Fernando Pita (“Bohemiaj lumoj” de R. Valle-Inclán, elhispanigis Miguel Fernandez).

Tre baldaŭ atingonte la jubilean 300an numeron, “Literatura Foiro” estas ĉefredaktata de Perla Martinelli. Eldonas, posedas kaj administras LF-koop. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.