LF-koop ne altigas la abontarifojn

HeKo 397 3-B, 21 jul 09

La abontarifoj por la periodaĵoj eldonataj de LF-koop restos la samaj kiel nun por 2010: tio signifas por la internacia tarifo (IT) 36,- eŭrojn por “Literatura Foiro”, 39,- por “Heroldo de Esperanto”, 24,- por “Femina”. La abonantoj kun la esperanta civitaneco rajtas je rabatoj, laŭ direktivo Hiltbrand (Mutuala Rabata Sistemo). La rabatoj estas diversaj laŭ la lando de rezido.

Kompare kun la listo en HeKo 349 4-B, 2 apr 08, Serbio transiras de kategorio 2 al kategorio 3 (50% rabato), ĉar la afranko por Makedonio, Rumanio, Serbio estas plej konvena el Bulgario, kie la periodaĵoj estas ekspedataj.

Fine de 2008 LF-koop provizore rezignis pri la perado de siaj periodaĵoj fare de Universala Esperanto-Asocio. Tiu rezigno daŭros ankaŭ por 2010. Tamen la UEA-klientoj povas pagi siajn abonojn tra UEA al la konto LFOI-I: sufiĉas samtempe informi la administrejon per retmesaĝo al <lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net)>.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.