LF-koop prokrastas la afrikan kongreson

HeKo 434 4-B, 21 apr 10

La kongresfako de LF-koop anoncas la prokraston de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto, planita kiel neesperantista, sed esperantlingva simpozio pri la situacio en Afriko kvindek jarojn post la “printempo de la popoloj” en 1960.

En sia komuniko al la partneraj establoj (precipe TIETo en Togolando) c-ino Mariola Jobin klarigas: “Aŭskultinte viajn opiniojn kaj la opiniojn de la kooperantoj de Literatura Foiro, la kongresfako de LF-koop decidis prokrasti la Jubilean Afrikan Kongreson en Esperanto ĝis dato kaj en loko konvenaj al la nova asocio Unuiĝo de Esperantistoj en Tuta Afriko. La streĉo por la organizado de la 17a Togolanda Esperanto-Kongreso tuj antaŭ JAKE, sed en tute alia urbo, same kiel la zorgoj pro la starigo de sendependa afrika esperanto-movado, kiu jam renkontas bedaŭrindan kontraŭstaron ekster la Pakto, persvadis la Kongresfakon pri la oportuno atendi almenaŭ plian jaron por realigi JAKE.”  Al JAKE jam anoncis sian aliĝon dudeko da eŭropanoj, al kiuj la anticipo de la kotizo estos tuj repagita.

Efektive inter la decido, aprobita de la afrikaj partneroj de LF-koop en 2008, kaj la nunaj tagoj okazis diversaj novaĵoj, el kiuj la plej grava estas la fondo de sendependa kontinenta esperanto-movado, memstare realigita de la Bakker-generacio, gvidata de c-ano Koffi Gbeglo. Pri la nova kontinenta asocio UETA la Esperanta Civito jam esprimis sian “pozitivan intereson”, dum SAT silentadas kaj UEA arigas negativajn reagojn kontraŭ UETA, kiu verŝajne devas prepari sin al longa sieĝo.

La prokrasto de JAKE (kiu povus okazi aliloke ol Lomeo) estas plia signo de estimo de la Esperanta Civito al UETA, kies ekzisto evidente devigas rekoncepti la rilatoskemon de la nordo al la sudo, ĉi-kaze inter paktintaj establoj (LF-koop kaj TIETo).

Jam pli frue la Konsulo kunvokis la parlamentan sesion 2010 al Svislando, dum pri la parlamenta sesio kunvokita jarfine al Lomeo ne ekzistas oficiala malkunvoko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.