HeKo 912 6-B, 10 jun 26
Post la definitiva retiriĝo de s-ro Ionel Onet, pri la libroservo en Roterdamo okupiĝas partatempe la sola UEA-dungito, kies ofico estas jam alia kaj tre delikata, kaj kiu ne iras ĉiutage al Nieuwe Binnenweg 176; neniu alia restanta dungito (unuavice la direktoro) aperas en la vendata domo.
Plej bedaŭrinda estas la neglekto pri katalogado, ĉar neniu plu kapablas zorgi pri la katalogo mem, el pure teknika vidpunkto: nek dungito(j) nek volontuloj (de UEA aŭ TEJO), ĉar la programo estus tro komplika.
Legu pli en Heroldo de Esperanto 2378
— HdE-redakcio