Lingvoj en la lasta numero de "Heroldo"

HeKo 412 9-B, 17 dec 09

En Eŭropo (ne nur en la Unio) kreskas la atento pri lingvoj kaj lingvotestado, precipe en rilato kun la enmigrintoj, al kiuj pli kaj pli turniĝas la zorgoj de la fremdlingva instruado. Intertempe evoluas ankaŭ la pozicio de esperanto en tiu kampo.

Akumuliĝas la aranĝoj pro la diversaj jubileoj: Zamenhof, Lapenna, la unua (kaj lasta) kataluna Universala Kongreso… Sed ekster Eŭropo oni ne tiom retrospektivas: de Brazilo (kie oni pensas pri la Olimpikoj 2016) ĝis Afriko, kie strategioj diverĝas, sed ĉiu akrigas sian tranĉilon…

Leen Deij pri “la eŭromiraklo kaj la eŭromonstro”. André Cherpillod pri esperanto kaj seksismo. William Baff pri Zamenhof kaj la hebrea medio. Dimitar Haĝiev pri mineralogia muzeo. Christian Genton pri la malapero de la homa specio (la virinoj nur duavice?).

La supraj kaj multaj pliaj estas la novaĵoj kaj temoj traktataj en la ĵus eldonita numero 2147 (15:2009) de la populara gazeto “Heroldo de Esperanto”. La periodaĵon ĉefredaktas c-ino mag. Aneto Muhlemann (kongresa redaktoro: sen. Dieter Rooke), eldonas, posedas kaj administras LF-koop. Provezemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.