Lingvopolitiko en internaciaj NROj

HeKo 331 3-B, 8 jun 07

La lastatempa fiasko de s-ro Giuseppe Grattapaglia pri la adopto de esperanto kiel dua lingvo en Rotario Internacia (kiu nun uzas jam dek du!) donas la okazon emfazi la diferencon inter finvenkismo kaj raŭmismo – kiuj origine estas du malsamaj strategioj pri la disvastigo de esperanto.

Sed antaŭe iom da kroniko pri RI. Rotario naskiĝis en 1905, same kiel nia Fundamento. Ekde 1928 ekzistas RADE – Rotaria Amikaro de Esperanto, la unua rotaria fellowship inter 94 amikaroj (rimarkinda estas la siglo, ĉar rado formas la RI-simbolon). Membroj de RADE situas en tridek landoj.

La lasta rotaria parlamenta kunsido okazis en Ĉikago 22-25 aprilo 2007, en ĉeesto de 529 delegitoj. Inter la 336 proponoj kelkaj koncernis lingvojn, inkluzive de la nia. RI akceptis aldoni la hindian kaj rusan kiel oficialajn lingvojn, sed rifuzis proponon pri la turka (ne oficiala, sed uzota en dokumentoj kaj informiloj). RI ankaŭ rifuzis la proponon ke la Estraro de RI konsideru laŭgrade enkonduki esperanton kiel duan lingvon por ĉiu RI-servokomitato.

La propono estas tipe finvenkisma: esperanto kiel ĉies dua lingvo; kun desuprisma korekto: laŭgrada enkonduko je gvida internacia nivelo. Se oni agus same ĉe PEN Internacia, mi devus peti la enkondukon de esperanto apud la tri ekzistantaj laborlingvoj.

La finvenkisma strategio estas nature destinita al malvenko, i.a. ĉar ĝi kombiniĝas al malnova taktiko: la desuprisma. Sed pri tio oni povas legi aliloke: eĉ Jouko Lindstedt, la granda apostato de Raŭmo, trafe klarigis tion en 1994 en ELNA Newsletter (li ja estis plena raŭmisto ankoraŭ post sia reapero aŭ malkabeiĝo, spite al sia aserto en 2000). Prefere mi diru kiel oni povas raŭmisme influi la lingvopolitikon en internaciaj neregistaraj organizoj, kiel ekz. PEN-Klubo.

Unuavice necesas statute enkonduki la distingon inter oficiala lingvo kaj laborlingvo. Duavice, aŭ se ĝi jam ekzistas, necesas karakterizi tiun distingon tiel ke ĉiuj lingvoj de la unuopaj branĉoj estu oficialaj: tio signifas ke dokumento estus legitima en iu ajn el la lingvoj agnoskitaj kiel oficialaj. Tiu ĝenerala (sed ne universala: ekz. ĉar mankas okcitana PEN, la okcitana ne estas oficiala lingvo) egalrajteco favoras ankaŭ esperanton.

La tria ŝtupo estas la difino pri la laborlingvoj, nome la idiomoj en kiuj ne nur oni rajtas, sed ankaŭ oni devas sin esprimi en la internacia kunteksto. Ĉi tie eblas restrikti la nombron je nur du-tri, sed kun jena klaŭzo: plia laborlingvo estas tiu de la gastiganta centro, aŭ de la laŭvice prezidanta. [fino de la unua parto]

(Giorgio Silfer)
[la tuta artikolo estos legebla nur en “Heroldo de Esperanto”]

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.