Literatura Foiro 307, la plej varia numero

HeKo 744 2-B, 18 sep 20

La presata oktobra numero (307) de “Literatura Foiro” proponas tiel buntan enhavon, ke necesis transloki la kolofonon al alia paĝo, por ke la indekso havu sufiĉan lokon: tioma ja estas la abundo da originala kaj traduka beletro, en la 64-paĝa revuo. “Ni ricevas pli kaj pli da originalaj kontribuoj” ĝojas la ĉefredaktorino, c-ino Perla Martinelli “Tial la redaktado kaj enpaĝigo postulas kreskantan streĉon por enmeti ĉion bonan”.

LF fakte evoluas laŭ tri aksoj: beletro, feminaj paĝoj, esearo. En ĉi-lasta reliefas la artikoloj de Fernando Pita (kiu daŭrigas serion pri Noam Chomsky), de Davide Astori (pri la esperanta meslibro), de Giorgio Silfer (pri la fino de verda trockismo), de Mikaelo Bronŝtejn pri Osip Mandelŝtam, kaj la recenzoj de Perla Martinelli, Valentin Melnikov, Annina Stecay, Paola Tosato.

La feminaj paĝoj okupas plurajn rubrikojn: rakonto de Yolanda Oreamuno apud medaliono de Marie-France Conde Rey pri Gisele Halimi, kaj intervjuo de Elena Popova al pentristino Maja Gorova.

Poezio proponas la arton de Nicolino Rossi, Sebastiano Grasso (tradukis Carlo Minnaja), George Peresso (tradukis Carmel Mallia), plus dorskovrilan poemon de Giorgio Silfer, ilustre al la bela kovrilo de Nicola Bertelotti.

Prozo proponas brilan specimenon de Nobel-laŭreato: Olga Tokarczuk (tradukis Tomasz Chmielik), krokizon de Giuseppe Campolo, humuraĵon de Trevor Steele, novelon de Nenad Petroviĉ (tradukis Zlatoje Martinov), interludon de Massimo Acciai Baggiani.

Trempite en la aktualeco, LF proponas ankaŭ recenzon de Giorgio Silfer pri la filmo “Pandemio”, de la itala reĝisoro Lucio Fiorentino.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla tra LF-koop aŭ nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.